LUDOVIKO LAZARO ZAMENHOFO  

Esperante ricevi pli bonan laboron kaj havi pli grandajn eblecojn, Marko Zamenhofo - la patro de Ludoviko, transloĝiĝis el Tykocin al Bjalistoko. Baldaŭ li edziĝis al Rozalino Sofero. La novaj geedzoj Zamenhofoj luis loĝejon ĉe la strato Zielona 6. Marko Zamenhofo laboris kiel instruisto pri la fremdaj lingvoj. En la dekkvina de decembro de la 1859-a jaro naskiĝis la unua filo de Marko kaj Rozalino, Ludoviko Lazaro. Malgranda Zamenhofo kreskis kaj simile al liaj kolegoj el la strato Zielona kuradis tra la Bazara Placo. Foirbudoj, parolbruo de miksiĝantaj inter si diverslingvaj vortoj kaj malbenoj devis allogi Ludovikon kaj samtempe timigi lin. En la aĝo de 9 jaroj li kreis sian unuan verkon. Ĝi estis la dramo, titolita "Babelturo". Baldaŭ Ludoviko eklernis en Reala Gimnazio.
En la jaro 1873-a la familio Zamenhofo forlasis Bjalistokon kaj transloĝiĝis al Varsovio, kie Marko komencis labori en la Veterinara Instituto kaj Reala Gimnazio. El Bjalistoko Ludoviko forportis infanajn rememorojn kaj ideon pri nova intemacia lingvo.
Fininte la gimnazion Ludoviko komencis medicinajn studojn en Moskvo, ne rezignante tamen pri sia vivpasio.
Post la ricevo de la kuracista diplomo Ludoviko Zamenhofo komencis sian unuan kuracistan praktikon en la malgranda litova loko Vejseje, kie loĝis lia fratino. Tiu praktiko ne daŭris longe, ĉar danke al la konatoj de la patro Ludoviko povis reveni al Varsovio kaj eklabori kiel okulisto en la Juda Hospitalo ĉe la angulo de la stratoj Inflancka kaj Pokorna. Laŭvica etapo de specialiĝo estis lia restado dum kelkaj monatoj en la 1886-a jaro en Vieno en oftalmologia kliniko. La medicina praktiko ne deturnis lin de lingvistikaj studoj. Ludoviko revenis al Varsovio kaj tiam en lia vivo aperis Klarino Silberniko el Kovno, fascinita de la ideo de la internacia lingvo.
En la dudeksesa de Julio de la 1887-a jaro en la varsovia presejo de Ch. Keltero oni finis presadon de la unua lernolibro "Lingvo Internacia". Tio estis tre grava jaro por Ludoviko - li eldonis la verkon, pri kiu li delonge revis kaj edziĝis al Klarino.
La jaro 1889-a estis tre grava por disvastigo de la lingvo intemacia, konata kiel Esperanto, ĉar komencis aperi la unua Esperanta revuo "La Esperantisto" en Nurembergo. Tiam ankaŭ oni fondis la unuajn Esperantajn klubojn. En la 1905-a jaro en Boulogne-sur-Mer la francaj esperantistoj organizis la Unuan Universalan Kongreson de Esperanto. Parizo salutis Doktoron Esperanto per lumigita Eiffel - turo.
Ludoviko Zamenhofo ricevis la francan ordenon de "Honora Legio".
Laŭvicaj universalaj kongresoj plifortigis kaj disvastigis Esperanton en la tuta mondo. En la 1908-a jaro oni fondis Universalan Esperanto-Asocion. Ŝajnis, ke la ideo de Esperanto kunigis la homojn el diversaj landoj kaj kontinentoj kaj ke la revo de Ludoviko Zamenhofo fine plenumiĝis.
En
la dudekoka de juno de la 1914-a jaro pafoj en Sarajevo igis, ke furioza milito kaptis Eŭropon. Tio estis dolora bato por malsana Ludoviko Zamenhofo.
En la dekkvara de aprilo de la 1917-a jaro Ludoviko Zamenhofo mortis.