JE
KIO KREDIS LUDOVIKO LAZARO ZAMENHOF?
Zamenhof
estis eminentulo kaj ĉiu nacio volas nomi lin sia membro. Poloj ofte
parolas, ke li estis polo, kaj vere li estis judo, ke lia gepatra lingvo estis
la pola, kaj vere liaj gepatraj lingvoj estis la rusa kaj jida lingvoj. Ankaŭ
la religioj volas nomi lin sia membro. La katolikoj ofte laŭdas sin, ke li
tre ŝatis katolikismon, ke en sia lernolibro de la internacia lingvo, sur
la unuan lokon li metis Preĝon de la Sinjoro (el la Nova Testamento),
kiel la fundamentan tekston de la nova lingvo, ke li verkis preĝon de tri
grandaj religioj monoteismaj (Preĝo sub verda standardo), en kiu sur
la unuan lokon li metis la kristanojn. Ili citas la vortojn: “Se mi scius,
ke iam Esperanto fariĝos la senidea movado, mi neniam verkus ĝin”,
interpretante ilin tiel, ke “senidea” signifas “ateisma”. Ĉu
ili pravas? La ideo de Esperanto estas ja tute malsama: “Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon
Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Tamen
la Esperantismo havas ankoraŭ flankon idean. Venos iam la tempo, kiam
Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian
karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados
por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ
ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj,
ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la
penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri grava ideo, kiun lingvo
internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo estas - frateco kaj justeco inter
ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperantismon de la unua momento
de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo...” Zamenhof klare diris, ke la E-ideo estas frateco
kaj justeco inter ĉiuj popoloj, neniu religio.
Sed sian
nacian kaj religian apartenon plej bone priskribis Zamenhof mem: “...tiel
same kiel mi en la nuna momento ne
estas
ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi
momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur
homo.”
Do laŭ Zamenhof mem li
estis nur homo, apartenanta al neniu nacio kaj neniu religio.
Ĉu
tio signifas, ke Zamenhof estis ateisto? Ho,
ne! Li kredis je Dio, sed akceptis neniun religion. Neniu religio estis por li
tute bona, bela, senerara. Li
sentis, ke mankas tia religio kaj ke li devas ĝin krei, kaj li tion faris.
Li verkis du projektojn, hilelismon kaj homaranismon. Hilelismo celis transiri
kaj neŭtraligi religiajn barilojn inter homoj naskiĝintaj, kreskintaj
kaj edukitaj en diversaj religiaj tradicioj. Baldaŭ Zamenhof reformis
hilelismon kaj donis al ĝi novan nomon, homaranismo. Homaranismo celis ne
nur starigadon de la universala religietiko, sed ankaŭ politikan solvadon
de etnaj problemoj direkte al humanisma kosmopolitismo. Li priskribis siajn
religiojn per jenaj vortoj: "La esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas
en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj la ĉefa por
ĉiuj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi
dezirus, ke aliuloj agu kun vi; ĉion alian en la religio mi rigardas kiel
aldonojn, kiuj, miksitaj kun legendoj, donis al ni diversegentaj instruintoj de
la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ
neplenumado dependas de nia volo."
Zamenhof ne
estis ateisto, do li kredis je Dio. Sed kiel aspektis lia Dio? Li priskribis lin
tiel: „Ni (hilelistoj) sentas kaj agnoskas ekziston de la plej alta Forto, reganta
la mondon, kaj tiun ĉi Forton ni nomas Dio.“
Fariĝi hilelisto povis ĉiu morala homo, en kiu ajn religio li estus
edukita, eĉ ateisto, ĉar ankaŭ ateistoj ne malakceptas ekziston
de ia nekomprenebla por nia menso tutmonda Forto. Zamenhof skribis, ke
hilelisto-ateisto povas sub la vorto „Dio“ kompreni fortojn de la naturo kaj
mondan moralecon. Hilelistoj povis libere diskuti pri la esenco de Dio, pri
moraleco, pri la esenco de vivo kaj morto. Zamenhof volis ankaŭ konstrui
hilelistajn templojn. Laŭ li hilelistoj devus vizitadi templon tre ofte por
aŭskulti la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro.
Vere Esperanto ne
estis por Zamenhof la plej grava aĵo. Tiu estis liaj religioj. Tial en la
1912-a jaro li rezignis pri la gvidanta rolo en E-movado kaj plene sin dediĉis
al homaranismo. Li komencis tiam preparojn por La Unua Homaranista Kongreso en
la neŭtrala Svislando, kiu bedaŭrinde pro la eksplodo de La Unua
Mondmilito ne okazis. Malgraŭ tio Zamenhof ne senvolontiĝis kaj plu
laboris, por ke lia projekto havu la plej ĝustan formon. Sed lia religia
projekto, kontraŭe al la lingva, ne sukcesis transvivi sian aŭtoron.
Nun pri hilelismo kaj homaranismo okupiĝas nur esperantistoj interesiĝantaj
pri la E-historio. Multaj personoj opinias ilin tuta utopio. Tamen en
Interreto oni povas trovi kelkajn retpaĝojn kaj dissendolistojn pri ili.
Ekzistas Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK), retpaĝo: http://geocities.com/hilelista_komunumo,
kaj Homaranisma Asocio Tutmonda (HAT), retpaĝo: http://hat-esperanto.narod.ru/.
HEK eldonas trimonatan revueton „Hilelisto”, kaj HAT ĉiumonatan
bultenon „Homarano”. Eble zamenhofaj religiaj projektoj estas pripensindaj
kaj ni devas konatiĝi kun ili. Se ili ne interesos nin, ni almenaŭ pli
bone ekkonos la historion de la vivo de la verkisto de tiom de ni ŝatata
lingvo internacia. Li certe meritas,
ke ni faru al li tiun malgrandan agrablaĵon.