ESPERANTO
Esperanto estas lingvo kreita por faciligi la
komunikadon inter la popoloj de la tuta mondo.
Pli ol cent jaroj da praktika utiligo faris Esperanton vivanta lingvo, kapabla
esprimi ian ajn nuancon de la homa penso. Ĝi estas internacia kaj neŭtrala,
ĉar ĝi apartenas al ĉiuj popoloj kaj ebligas la komunikadon inter
homoj de la tuta mondo, sen ia ajn tendenco de kultura, politika, religia aŭ
ekonomia hegemonio.
Kiu lernas Esperanton havas la privilegion ĝui du civitanecojn,
kiuj
reciproke interagas kaj sin riĉigas: la unuan ĉiuj ricevas aŭtomate
ĉe la naskiĝo. Ĝi estas influata de la landaj tradicioj, moroj
kaj kredoj, tio estas, de la loka kulturo. La duan oni ekhavas, kiam oni
propravole elektas esti mondcivitanoj, per Esperanto. Pli ampleksa ol la unua,
tiu ĉi enhavas la mondan kulturon, en ĝiaj plej diversaj manifestiĝoj.
Tiuj, kiuj elektas la "duoblan civitanecon" per Esperanto estas
nomataj esperantistoj. Ili estas homoj, kiuj ne nur scipovas la lingvon, sed
ankaŭ ĝin uzas por komunikiĝi kun esperantistoj el aliaj landoj,
por estigi kontaktojn kun diversaj kulturoj kaj estas aktivuloj por la
disvastigo kaj defendo de la ideo de Internacia Lingvo.
Post la apero de Esperanto la personoj ĝin lernintaj eksentis la bezonon
organizi grupojn por ĝia praktikado, instruado kaj disvastigado. Kun la
tempopaso tiuj grupoj kreskis, kelkaj transpasis la limojn de siaj devenaj
landoj, novaj ekaperis kaj nuntempe ni havas centojn da aktivaj esperantaj
organizoj tra la tuta mondo. Kune kun la esperantistoj tiuj grupoj formas la
Mondon de Esperanto, kaj la agadon tie faratan oni konvencie nomas esperanta
movado.
Lernu Esperanton, fariĝu esperantisto kaj ekĝuu la esperantan mondon!
Ĝi estas dekomence ankaŭ via!
Esperanto en Interreto:
Kurso
de Esperanto:
http://www.cursodeesperanto.com.br
Universala
Esperanto-Asocio:
http://www.uea.org
Multlingva
Informcentro pri Esperanto:
http://www.esperanto.net
ARTIKOLOJ:
1.
Esperantigu la tutan mondon! Maciej Zgondek
2.
Ludoviko Lazaro Zamenhofo. Maciej Zgondek
3.
Je kio kredis Ludoviko Lazaro
Zamenhof? Michael Müller