Kio
estas Esperanto? Volante trovi respondon oni povas preni en la manojn
enciklopedion. En ĝi oni povas legi: “Esperanto la internacia lingvo
kreita en la 1887-a jaro de varsovia kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo.” Ĉu
tia ekspliko interesos la leganton? Ĉu legante tian informon iu volos lerni
la internacian lingvon? Certe ne! Do enciklopedio ne estas sufiĉa informo
pri Esperanto, kiu instigus la leganton, ke li lernu la internacian lingvon, kaj
ĝi povas plenumi funkcion de neniu reklamo. Tiun funkcion devas plenumi ni,
Esperantistoj. Ni povas fari tion multspece. Ekzemple ni povas sciigi pri
Esperanto niajn geamikojn kaj familianojn kaj proponi al ili, ke ni povas ilin
instrui. Tiel ni povas Esperantigi homojn en nia plej proksima medio. Sed kiel
ni povas Esperantigi la tutan mondon? Ja ni ne estas kapablaj instrui la homojn
en la tuta mondo! Ĉu
vere? Tamen jes. Ni
estas kapablaj informi, instigi kaj instrui la homojn en la tuta mondo. Kiel?
Per Interreto! Faritan de ni retpaĝon oni povos viziti ĉie kaj ĉiam.
Per
publikigita en Interreto lernolibro oni povos lerni senkoste kaj en la libervola
momento. Do mi petas vin, karaj samideanoj, ke enskribinte en la interretan serĉilon
„Esperanto”, oni povus vidi multegajn retpaĝojn, en diversegaj lingvoj,
kaj konvinkiĝi, ke la internacia lingvo estas neniu utopio, ke ĝi
estas jam vaste uzata, ke la Esperanta movado estas bone organizita kaj ke
ĝi konsekvence aspiras al akceptado de Esperanto kiel la vere internacia
lingvo, uzata de la tuta mondo!
Sed
eĉ se ni volus fari retpaĝon, kion ni povas skribi sur ĝi? Kiel
ni povas interesigi per Esperanto nian virtualan gaston? Ja ni ĉiuj scias,
ke nia komuna lingvo estas bonega, sed ĉu ni havas sufiĉajn
argumentojn por instigi nian virtualan gaston, ke li eklernu ĝin? Sube
mi prezentas kelke da ili:
Se nia virtuala gasto estus kredanto, ni povus prezenti al
li la verkon de Izrael Lejzerowicz „El la verda Biblio“:
En
la komenco la Senkorpa Mistero kreis Volapukon. Kaj Volapuko estis senforma kaj
kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo! Kaj
fariĝis Esperanto. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona:
kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapuko. Kaj la Spirito nomis Esperanton
Eterna Tago, kaj Volapukon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno –
unu tago.
Kaj
la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. Kaj la Spirito kreis tiun
firmaĵon. Kaj li
nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la
dua tago.
Kaj
la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu
la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj
la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi
estas bona. Kaj la Spirito diris: la Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu
naskas ĝojon: vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj
estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵojn,
laŭ sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon, vortaron kaj arbon, kiu
havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito
vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
Kaj
la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi
Esperanton de mallumo. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj
fariĝis tiel. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la
mondon. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke
ĝi lumu sur la teron. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo. Kaj
la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la
kvara tago.
Kaj
la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn
kiuj fleksebligos la Lingvon. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn aperigis la
vortaro, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi
estas bona. Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj
plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas
ĝis nun). Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
Kaj
la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn.
Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, laŭ
ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj. Kaj la Spirito diris: Ni
kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la
akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon. Kaj la Spirito kreis la
Akuzativon; en formo de la finaĵo -n Li kreis ĝin. Kaj la Spirito
diris: Fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la verdan lingvon kaj regu super
ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj de post tiam ĉiuj verduloj
uzas la akuzativon en troa abundo). Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn
regulojn de la Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo. Kaj fariĝis tiel. Kaj
la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre
bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
Kaj
estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.
Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun li faris, kaj li ripozis
en la sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. Kaj la Spirito benis la sepan
tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis, legante la
originalan literaturon, kiun li faris kreante.