| MEMBRARO |
Humanisman rigardon pri la vivo kaj mondo instruis
kaj praktikis saĝaj kaj noblaj homoj de ĉiuj epokoj el la tuta
mondo. La vorto “humanismo” devenas de la latina vorto
“humanitas”, kiu signifas: homamon, homecon, kulturecon, kultivecon (en
gusto kaj en sinkonduto), klerecon, edukitecon, toleremon, pacemon kaj
similajn valorojn. Ĉiuj tiuj valoroj estas humanismaj idealoj.
Humanistoj strebas esti edukitaj kaj kleraj. Ili malŝatas militojn
kaj maljustecojn. Ili estas bonkoraj kaj amikemaj. Ili alvokas aliajn
homojn kunduti sin same. Modernepokaj humanistoj atentigas, ke nur se
plimulto da homoj akceptos kaj komencos praktiki humanismajn idealojn, la
homaro povos eviti minacantajn nukleajn militojn kaj ekologiajn
katastrofojn, kiuj povus detrui nian civilizon. En la moderna mondo agas
multaj humanistaj grupoj kaj organizaĵoj. Unu el ili estas Grupo
"Junaj humanistoj". Grupo "Junaj humanistoj" uzas
Esperanton kiel la internacian lingvon de estonteco. La grupo estas en
kunlaboraj rilatoj kun Ligo
"Humanitas".
************
KUNORDIGANTO DE GRUPO "JUNAJ HUMANISTOJ"
Maciej
Zgondek, Str. Slowicza Nr. 22, 99-300 Kutno, Pollando;
tel. 693039901, rete: esperantisto@poczta.onet.pl
PRIZORGANTO
DE DISSENDOLISTO KAJ REVUETO
Albert-Felix
Nagy, Str. Aleea-Salca Nr. 13, Bloc. Q7, ap. 4, RO-3700 Oradea, Rumanio;
tel. (259) 124257, rete: nagy_alberto@yahoo.com
retpaĝo:
http://www.geocities.com/nagy_alberto/Esperanto2
|